SCP-EO-117
takso: 0+x
blank.png
globkrajono.jpg

Foto de SCP-EO-117 neuzata

Objekta N-ro: SCP-EO-117

Objekta Klaso: Sekura

Specialaj Entenaj Procedoj:
SCP-EO-117 estu entenata en norma konservejo de Situo-EO-██. Sen rekta kontakto kun la korpo, SCP-EO-117 ne metas rektan danĝeron. Malgraŭ tio, la ebla danĝereco postulas, ke la funkciiganto prenu rimedojn de izoliĝo. Movi la objekton de la konservejo bezonas permeson de almenaŭ unu dungito de nivelo 4.

Priskribo:
Komence SCP-EO-117 estis trovita en maligna akcidento okazanta en la urbo Hanĵong de la provinco Ŝenŝjio, Ĉinio en 2004-10-01. En la plej multaj okazoj, SCP-EO-117 aspektas kiel amorfa globkrajono, kies formo ŝanĝas laŭ la lasta uzanto kiam la objekto estas nerimarkita. Kiam la objekto ne estas uzata, ĝi ĉiam konservas tian aspekton, kia ĝi estas uzite lastfoje. Aspekte, la inko de SCP-EO-117 preskaŭ ne ŝanĝas pro uzado. Ĉiuj provoj por dispartigi kaj damaĝi SCP-EO-117 abortas tute.

Uzatate por normala skribo, SCP-EO-117-1 manifestas la naturon saman kiel normala globkrajono. Ĝia nenormala naturo aperas, kiam ĝi estas uzata skribi sur la epidermo de vivanta homo (nomita SCP-EO-117-1); estas sciate, ke ĉiu SCP-EO-117-1 individuo estas diversgrade influata mense. Laŭ la statistikoj, inter la grado de influo kaj la areo de SCP-EO-117-2 estas pozitiva korelacio.

  • Kiam la areo de SCP-EO-117-2 estas sub 3 cm², SCP-EO-117 manifestas mensan eksciton en malsama grado sed en la normala spektro, montrante pli aktivan kaj pli optimisman sintenon en la laboro kaj vivo.
  • Kiam la areo de SCP-EO-117-2 estas pli ol 3 cm² kaj malpli ol 10cm², SCP-EO-117-1 manifestas la mensan eksciton preter la normala spektro kaj evidentan malkreskon de logika pensado, montrante ekstreman adoron je la desegnaĵo konsistata el SCP-EO-117-2.
  • Kiam la areo de SCP-EO-117-2 estas pli ol 10 cm², SCP-EO-117-2 montras al preskaŭ tutaj vivaĵoj ekstreman malamikecon.

Escepte se SCP-EO-117-1 mortas pro aliaj tialoj, la desegnaĵo (nomita SCP-EO-117-2) de la epidermo ne kapablas esti forviŝata per ĉiu sciata metodo. Eĉ se la epidermo estas rompita aŭ forviŝita, SCP-EO-117-2 ankoraŭ aperos sur la nova epidermo aŭ la cikatro post la resaniĝo de la vundo. Post la morto de SCP-EO-117-1, SCP-EO-117-2 malaperos ene de 6 minutoj al 12 minutoj.

En la 3-a de oktobro 2004, la Fondaĵo traktis kun la loka Departemento de Publika Sekureco, akironte la taglibran hejmtaskon de unu el la kvin viktimoj, Li Xiaowen, kiu kontaktis SCP-EO-117 kun Feng Jiarui en la 28-a de septembro. Jen la partaj ekstraktoj de la enhavo de lia hejmtasko.

Hodiaŭ estas la mezaŭtuna festo, kiam la tutaj familianoj renkontiĝas. Hodiaŭ panjo prenis al ni du skatoloj da lunkukoj, sed laŭ mi ili tute ne bongustis. Sekve mi iris serĉi al Kai, Haoyu kaj Jiarui por kune ludi la ludilajn aŭtojn. Poste Kai ankaŭ vokis al Zixuan. Kai malsatis tiun lokon ĉar la tro ebena vojo estis malinteresa por ludi. Ni portis la aŭtojn al la arba kavo nova kaj ludis. Subite, mi trovis globkrajonon, do mi pentris porkokapon sur la kolo de Zixuan. Tuj kiam mi faris, li trovis. Do li ankaŭ pentris sur la mia etan porkokapon, kaj li pentris sur mano de Haoyu ankaŭ.
Poste ni ludis "papero, tondilo, ŝtono". Venkinto povis pentri sur la vizaĝo de malvenkinto. Ludinte por momento, ni revenis hejmen.

malsatis→malŝatis Atentu pri via sekureco! Bone (Komento de la klasa ĉefinstruisto)



AVERTO: LA JENAJ DOSIEROJ ESTAS KLASIFIKITA JE NIVELO 4/EO-117


ĈIU PROVO POR ATINGI LA DOSIERON SEN PERMESILO DE NIVELO 4/EO-117 ESTOS REGISTRITA KAJ KONDUKOS AL TUJA DISCIPLINA AGO



AVIZO DE LA ADMINISTRACIO DE SEKURECO DE REGISTROJ KAJ INFORMOJ DE LA FONDAĴO

La konsumo de rimedoj en SCP-EO-117-Testo_11 estas konsiderita nenecesa. Tuta esploro pri SCP-EO-117 jam estas haltigita. La enketo pri la mensa stato de D-ro Kanro estas faranta.

— Lasman, Situ-Direktoro, Situo-EO-██

























































Krom se estas alie deklarita, la enhavo de ĉi tiu paĝo estas disponebla sub la permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License